Vega (raketo)

Skemo de la raketo Vega

Vega (Vettore Europeo di Generazione Avanzata) estas planata malgranda raketo kaj nuntempe disvolvigata por ESA, Arianespace kaj Itala Kosma Agentjo ekde 1998. La unua planata ekflugo estas por 2009.

Ĝi estas desegnita por porti malgrandajn ŝarĝojn: satelitoj de 300 ĝis 2'000 kg por sciencaj kaj Teraj observadoj al polusaj kaj malgrandaj teraj orbitoj. Ĝi konsistas el tri etaĝoj el solida brulaĝo: la unua etaĝo P80, la dua etaĝo Zefiro 23 kaj la tria etaĝo Zefiro 9 kaj aldona supra etaĝo el likva brulaĝo nomata AVUM.

La teknologio ellaborita por la projekto P80 ankaŭ estos uzata por estontaj disvolviĝoj de la raketo Ariane. La ĉefa kontribuanto estas Italio kun 65% de la projekto, aliaj partoprenantoj estas Francio (12,43%), Belgio (5,63%), Hispanio (5%), Nederlando (3,5%), Svislando (1,34%) kaj Svedio (0,8%).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search